Hejmo

undefined The Nottingham Esperanto Club (NEKo) is a group of Esperanto enthusiasts based in the general Nottingham area. We typically meet up once a month to hang out over coffee and practise our Esperanto. However during the ongoing corona virus crisis, our get-togethers have moved online, with events every two weeks. We welcome members of all speaking levels, and will always do our best to help one another. Check out our MeetUp, Facebook, Nubo, and Duolingo pages for general chat and to join upcoming events. If you’re interested in learning Esperanto, have a look at our page of resources. For inquiries, see our contact page. To see news, articles, and what we get up to at our events, give our blog a look.

La Notinghama Esperanto-Klubo (NEKo) estas grupo de esperantistoj bazitaj en la ĝenerala notinghama areo. Ni kutime kunvenas ĉiumonate por kafumi, babili, kaj plibonigi nian esperanton. Tamen dum la daŭranta koronavirusa krizo, niaj kunventoj okazas rete po unu ĉiun semajnoduon. Ni bonvenigas membrojn de ĉiuj parolniveloj, kaj ĉiam penas helpi unu la alian lerni. Ekrigardu niajn paĝojn en MeetUp, Fejsbuko, Nubo, kaj Duolingo por ĝenerala babilo kaj registriĝi al venontaj eventoj. Lernantoj de Esperanto eble trovos nian paĝon de rimedoj utila. Por informpetoj, rigardu nian kontaktan paĝon. Por vidi novaĵojn de niaj eventoj kaj niajn artikoletojn, rigardu nian blogon. Oni povas legi pli pri ni kaj Notinghamo ĉi tie…

Plej Freŝaj Blogafiŝoj (Latest Blog Posts)

  • Kies Flago | Mark
    En la hodiaŭa sesio, nia ludis kvizon pri la flagoj de mondo per ĉi tiu retejo. La kvizo konsistas el la flago de ĉiu sendependa lando, diversaj dependejoj, kaj iom da internaj landoj. Mi taksis la agadon sukcesa, ĉar la daŭro de la sesio pasis surprize rapide. Aldone, plaĉis al mi, ke la kuna scio […]
  • La Jaro de la Kuniklo | Mark
    Hodiaŭ laŭ la tradicia luna kalendaro de Ĉinio komenciĝos la Jaro de la Kuniklo (ĉine: 兔子, pinjine: tùzi). Oni tradicie kredas, ke la kuniklo estas simbolo de longvivado, paco, kaj prospero, kaj ke tiuj, kiuj naskiĝas dum ĉi tia jaro estas atentaj, spritaj, kaj inventemaj. Ankaŭ rilate al kunikloj, dum en iuj landoj oni parolas […]
  • La Fina Duolingo-Evento (sed ne la fino de lernadaj sesioj) | Mark
    Kiel mi antaŭe anoncis, Duolingo decidis, ke ili ne plu operacios la servon Duolingo-Eventoj. Pro tio, hodiaŭ Barbara gastigis nian finan sesion uzantan ĉi tiun sistemon. Estonece, lernadaj sesioj denove uzos nian propran skajpan grupon, do por aniĝi al tiu, bonvole kontaktu nin. Rilate la sesion mem, Barbara temigis ĝin pri la vortprovizo pri onia familio. Ŝi uzis diversajn mandesegnitajn figurojn por montri, kiel ĉi tiaj vortoj estas uzata kadre de la familia arbo. Poste ĉiu partoprenanto laŭvice priskribis sian familion uzante tion, kion oni lernis.

Blogaj Kategorioj (Blog Categories)

Blogaj Kontribuantoj (Blog Contributors)

Verda Flago en Notinghamo
En Notinghamo leviĝas la Verda Flago de Esperanto.