Bizara Superbazaro | Mark

Pro la koronavirusa pandemio, NEKo ne kunvenas vizaĝo-al-vizaĝe por helpi la klopodon limi ĝian disvastiĝon. Anstataŭe, ni hodiaŭ uzis Skajpon por renkontiĝi trans la interreto. Al mi plaĉegas, kiom la evento glatiras, post malgrandaj teĥnikaj problemoj je la komenco. La tempo pasis rapide, kaj antaŭ ol oni povus scii, troviĝis, ke estis pli ol du kaj duono da horoj poste.

La naŭ partoprenantoj (Shan kaj mi videblas en la malgranda bildo ĉe la supra desktra angulo)

Kiel priskribita en la instrukcioj antaŭe afiŝitaj, ni unu post alia hazarde ricevis demandojn el la listo elpensanta de niaj membroj. Iuj demandoj estis mallongaj kaj simplaj, kaj aliaj estis longaj kaj kompleksaj. Kiel intencite, ili instigis babiladon kaj postdemandojn pri la respondoj, kaj ni eĉ faris flankan interparoladon pri niaj muzikiloj (mi mallonge ludis mian gitaron). Poste por ebligi, ke ĉiuj povu ripozi momente, mi voĉlegis la rakontlibron “La Krubalo”, kies traduko en Esperanton estis eldonita lastjare, kaj mi dankas Shan pro la tenado de la retkamerao, por ke ĉiuj povu vidi la bildojn.

Por fini, ni ludis la “Superbazaran” Ludon. En tiu ĉi ludo, oni komencas dirante, “Hieraŭ, mi iris al la superbazaro, kaj aĉetis [iun varon]. La dua ludanto je sia vico, devas ripeti tion, aldonante sian propran varon. La sekva devas ripeti la antaŭajn du, kaj aldoni la onian, kaj la ludo daŭras ĉirkaŭ la partoprenantaro tiel plu ĝis iu ne povas memori la tutan kreskantan liston. Tiu ĉi ludo estis tre amuza por ni, dum la aldonitaj varoj komenciĝis per la kutimaj kaj vico-post-vice pli kaj pli strangiĝis. Do, komence oni aŭdis ion kiel, “mi aĉetis kvin ruĝajn pomojn, ses flavajn florojn, kaj ok ovojn”. Dum la mezo, oni estis aĉetanta dekojn da bicikloj kaj centojn da katoj, kaj ĝis la fino, oni aŭdis, “mi aĉetis la superbazaron mem, la ruĝan kalsonon de superviro, kaj la kuncepton de juneco”. El tio, venis multe da ridado.


Plie, mi estas memorigita pri kanto...

Mi taksas la kuntelefonadon esti tuta sukceso, kaj estis evidente per la ridetoj sur ĉies vizaĝoj, ke ĉiuj ĝuis sian partoprenadon. Elkore mi volus danki ĉiun, kiu kontribuis hodiaŭ per sia ĉeesto. Unu plia avantaĝo de tia ĉi kunveno, estas tio, ke niaj membroj povas videotelefoni de kie ajn, do tiuj, kiuj hodiaŭ bezonis esti en aliaj partoj de Britio aŭ eksterlande, ankoraŭ povis partopreni, ekzemple Dimitri en Belgio. Ĉar la koronaviruso ne ŝajnas esti baldaŭ malaperonta, oni atendu, ke ni plu renkontiĝos rete dum iom da monatoj. Kvankam estas ĝene, ke ni ne povas vidi ĉiujn ĉirkaŭ kafeja tablo, aliflanke la retkunvenoj estas pli flekseblaj, kaj tiel eblas, ke ni renkontu unu la aliajn pli ofte.

Plu spektu nian paĝon de eventoj por resti informita pri venontaj okazaĵoj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s