Libra Recenzo: Winnie-la-Pu | Shan

Angle: Winnie-the-Pooh

Aŭtoro: A.A. Mɪʟɴᴇ
La rakonetaro-libro Winne-la-Pu de A.A. Mɪʟɴᴇ

Ĉi tiu afiŝo estas parto de la serio sekvanta nian retkunvenon je la tria de majo 2020. Alklaku ĉi tie por legi pli.

Nuntempe mi legas la Esperanto-tradukon de Winnie-la-Pu, de aŭtoro A.A. Mɪʟɴᴇ. La libro estas aro de rakontoj temantaj pri knabo nomita Kristoforo Robin kaj lia pluŝa urso Winnie-la-Pu, kiu loĝas en kaj ĉirkaŭ la Cent-Akrea Arbaro. En la rakontoj, Pu kaj liaj amikoj, ankaŭ kiuj estas pluŝaj, ĝuas la vivon kaj helpas unu la aliajn pri siaj problemoj. Tamen neniu el ili estas tiom inteligenta (eĉ Strigo!) kaj Pu ofte fariĝas distrita de la manĝado de mielo. Ekzemple, provante kapti imagitan beston la hefalanto Pu kaj lia plej kara amiko Porketo elektas mielon por uzi kiel logilon. Pu rehejmiĝas por akiri iom, sed decidas kontroli la gustumon. Post nelonge, li manĝas ĉion. Aliafoje li provas donaci al Ia la azeno poton de mielo pro lia naskiĝtago. Tamen dum la vojaĝo renkonti lin, li forgesas, malsatiĝas, kaj manĝas la tuton.

Mi neniam antaŭe legis ĉi tiun libron en iu ajn lingvo, do ĉi tio estas nova sperto por mi. Mi taksas la rakontojn ĉarmaj kaj la rolantojn amindaj. La stulteco de Pu estas ridigeta, sed mi imagas, ke estus ĝeno koni lin realvive.

Utilaj vortoj kaj frazeroj

  • Akrea
    Unuo de areo je proksimume kvarmil kvardek sep kvadrataj metroj
  • Pluŝa
    Ludilo por infano brakumi en la formo de ia besto, ekzemple urso
  • Distri
    Kapti ies atenton for de tio, kion ajn tiu unue estis faranta
  • Hefalanto
    Monstro aspektanta iom kiel elefanto, imagita de Pu kaj liaj amikoj
  • Mielo
    Dolĉa likvido farata de abeloj
  • Logi
    Emigi iun aŭ ion veni ien, ofte por kapti la logatan
  • Azeno
    La azeno estas besto parencanta al la ĉevalo. La azeno estas kutime malpli granda kaj rapida ol la ĉevalo, kaj ofte estis iam uzita por tiri ĉarojn, aparte de malriĉuloj.

Plie, ĉi tiu libro estas bona rimedo por komencantoj ĉar je la fino troviĝas vortareto difinanta ĉiujn vortojn uzitajn.

Komenti