Noto de la redaktisto: Dimanĉe mi menciis la prezentaĵon de Tomanjo je la retkunveno pri la bonfara organizo ANF. Feliĉigas min nun eldoni ŝian gastan artikolon, kiu priskribas la aferon pli detale.

La Asocio Nova Familio (ANF), Goma, Kongolando (alinome, Demokratia Respubliko Kongo, aŭ Kongo Kinŝasa) helpas al georfoj, kiuj perdis siajn gepatrojn pro la militoj, kiuj daŭras en tiu regiono jam pli ol 20 jarojn. ANF, kreita en 2004, por la ĉefaj celoj lukti kontraŭ la malriĉeco, savi infanojn ankaŭ provas realigi projektojn, protektas kaj sekurigas la georfojn ĉe gastigantaj familioj, kiujn la asocio trovas por ili. ANF ankaŭ foje donas manĝon, sendas ilin al ŝtataj lernejoj kaj aldone instruas al ili Esperanton, kiun ili tre ŝatas, ĉar ĝi estas bela lingvo, facila, ĝi unuigas la homajn korojn, pacigas, amikigas kaj precipe donas al ili esperon por la estonteco en la spirito de Zamenhof. Momente ni helpas al 200 infanoj.
Dum la pandemio ANF kontroladas, ĉu ĉiuj familioj havas maskojn kaj lavabojn kaj ĉu oni tenas la socian distancon. Teamo vizitis ĉiujn georfojn en siaj hejmoj kaj klarigis al la familioj kaj infanoj pri la kronviruso kaj kiel agi. Dank’ al mondonacoj de karaj geesperantistoj ni sukcesis aĉeti lavabojn, sapojn kaj maskojn por la familioj – nur unu familio jam mem havis lavabon. Pluraj familioj akceptis kelkajn infanojn, kvankam ili mem apenaŭ ion havas.

En Goma en Kongolando la lernejan kotizon devas pagi ĉiuj gepatroj mem, ĉar la ŝtato ne pagas por la eduko. La instruistoj vivas de la mono, kiun la familioj pagas, sed niaj georfoj ne havas gepatrojn, kiuj povus pagi por ili. Pagendas ĉi-jare por la lernejojaro 2020/2021 al la ŝataj lernejoj 100 € por 70 infanoj en la baza lernejo, 200 € por 50 infanoj en la mezlernejo kaj 600 € por 10 gejunuloj en la universitato. Ĉiu infano devas surhavi uniformon kaj mem kunporti kaj havi lernejajn materialojn. Sen tio kaj la kotizo ili ne rajtas iri al la lernejo.





Gravas espero pri la estoneco
Aldone al manko de la lernejaj bezonoj ili ankaŭ ofte ne havas sufiĉe por manĝi. Ĉe la lasta vizito en la hejmoj la teamo de ANF ankaŭ devis konstati, ke multaj infanoj ne havas litojn, sed dormas sur la planko, iuj eĉ sen matraco aŭ kovriloj sur la malmolaj ŝtonoj. Multaj ankaŭ ne havas ŝuojn kaj la vulkanaj ŝtonojn en nia regiono estas pikaj kaj vundas la piedojn. Same vestaĵoj por hejme ofte mankas…
Do ni petas helpon de vi ĉiuj, kiuj bonvolas legi ĉi tion kaj havas la eblecon.
Kiel vi povas helpi
- Donaci monon unu foje aŭ “adopti” unu (aŭ plurajn) infano(j)n kaj donaci monon regule al tiu(j)
- Vi povas sendi monon pere de GoFundMe.
- aŭ PayPal al: willdnorton@gmail.com
- Pludoni la informojn al aliaj homoj kiuj povas donaci monon per
- nia (nuntempe konstruata) fejsbuka paĝo
- la jena apero en Festivala Kuriero Numero 12
- nia filmaro ĉe Jutubo