Komputilaj Aferoj | Mark

Dankon al ĉiuj, kiuj ĉeestis hodiaŭ. Diru al ni, kiel vi taksas la surblanktabulan eventformon.

En la hodiaŭa komencanto-sesio mi volis provi ion iom malsaman. Kiel mi diris pasintfoje, mi volis pli uzi la blanktabulon, kiun mi starigis sur muron en la salono. Tial anstataŭ prezenti lumbildaron, la evento havis alian formon. Mi staris apud la tabulo kaj petis al la ĉeestantaro sugesti aŭ esperante aŭ angle vortoj laŭ la hodiaŭa temo – komputiloj kaj rilataj aferoj. Mi skribis la vortojn sur la tabulon kaj ni diskutis iliajn kunmetojn el la bazaj radikoj. Estis mia espero fari ion pli interagan dum la instrua parto de la sesio, do mi ja volus scii viajn pripensojn, se vi partoprenis. Mi planis ludon kaj montri temrilatan filmeton al la grupo, sed pro la restrikto de tempo, iuj devis eliri frue, do anstataŭe mi babilis kun la restantoj kaj respondis iom da demandoj. Mi taksas la filmeton, kiun mi alie montrus dum la evento, sufiĉe interesa, ke mi metas ĝin en ĉi tiun blogafiŝon, kvankam mi konsilus la vortojn “aparataro” kaj “programaro” anstataŭ “softvaro” kaj “hardvaro”, kiuj ŝajnas al mi esti nur la anglaj vortoj plus o-litero, aparte kiam jam ekzistas tuttaŭgaj radikoj en la lingvo. La vortlisto de komputilaj terminoj troviĝas ĉe nia arĥivo de la komencanto-sesioj. Oni tie povas trovi ĉiujn vortojn, kiujn ni trairis hodiaŭ kaj diversajn pliajn. Krome mi aldonu, ke la retejo Komputeko estas utilega rimedo, se oni volus ŝerci iujn ajn pliajn terminojn pri komputiloj aŭ teĥnikaj aferoj kaj estis tre helpa en la preparado de la hodiaŭ sesio.

“Artefarita Inteligenteco, de la komenco ĝis AlphaGo” de Scivolemo

Bonvole memoru, ke pro la ret-UK la venonta ĝenerala sesio estas prokrasita du semajnojn, okazonte anstataŭe la 1an de aŭgusto.

Finfine, mi estus neglekta, se mi ne memorus gratulegi al Dimĉjo kaj lia edzino pro la naskiĝo de sia unua infano, pro kiu Dimĉjo plu estos en patra forestado de la gvidado de niaj eventoj dum la videbla estonteco.

Unu komento

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s