Pli Pri Ni

La Notinghama Esperanto-Klubo (NEKo) estas grupo de esperantistoj baziĝantaj en la ĝenerala notinghama areo. Ni tipe kunvenas ĉiumonate por kafumi, babili, kaj plibonigi nian esperanton. Tamen dum la daŭranta koronavirusa krizo, nia kunventoj okazos rete po unu ĉiun semajnoduon. Ni bonvenigas membrojn de ĉiuj parolniveloj, kaj ĉiam penas helpi unu la alian lerni. Ekrigardu al niaj MeetUp’a, Fejsbuka, Nuba, kaj Duolinga paĝoj por ĝenerala babilo kaj trovi venontajn eventojn. Lernantoj de Esperanto eble trovos nian paĝon de rimedoj utila. Por enketoj, rigardu nian kontaktan paĝon, kaj por vidi niajn farojn kaj novaĵojn, rigardu nian blogon.

La fondado de la Notinghama Esperanto-Klubo, la 2an de januaro 2019, ĉe la Patisserie Valerie en la urbcentro de Notinghamo

NEKo estis fondita kiam kvar notinghamanoj renkontiĝis ĉe evento en la Esperanto-Domo kaj per Amikumu. Mankis al ni ankoraŭ ekzistanta klubo en nia urbo, do estis decidite ŝanĝi tion, kaj NEKo naskiĝis januaron de 2019. Ekde tiam, ni daŭras kreski kaj ĉi tiu retejo estis kreita por disvastigi la ekziston de la klubo kaj afiŝi niajn novaĵojn kaj eventojn.

La kvar fondintaj membroj de NEKo
Venu kafumi kun ni esperante…
…aŭ partoprenu interrete!

La Urbo Notinghamo

La brita urbo de Notinghamo (angle: Nottingham) situas en centra Anglio, en regiono konata kiel La Orientaj Mezlandoj. La areo nun enspacata de la urbo estas sciata havi seninterrompan loĝantaron ekde la praŝtonepoko. Dum la frua sepa jarcento, la setlejo estis parto de la anglosaksa reĝolandeto de Mercia, nomita kiel Tigguo Cobauc en la britona, signifante, “La Loko de Kavernloĝejo”. Tiu nomo venas de tio, ke sub la grundo de Notinghamo troviĝas tavolo de grejso, kiu estas ideala por konstrui tunelojn kaj subterajn spacojn. Multe de ĉi tiaj konstruaĵoj estas ankoraŭ trovata sub la urbo hodiaŭ. La urbo eknomiĝis kiel Snotingaham sekvante kiam anglosaksa ĉefo, Snot, konkeris la areon, por ke “inga” kaj “ham” anglosakse signifas “la homoj de” kaj “farmodomo”. Post la Normanda Konkero de Anglio, la nuntempa nomo por la urbo devenas el tio, ke la novoj normandaj regantoj miselparolis la anglosaksan vorton. Ankaŭ estis la normandoj, kiu konstruis la originalan kastelon de Notinghamo dum la dek-unua jarcento, kies eksteraj muroj ankoraŭ videblas en la urbcentro.

Kompreneble, oni ne povus paroli pri Notinghamo sen mencio de Kapuĉa Robĉjo (angle: Robin Hood), la leginda eksterleĝulo, kiu famas pro siaj agoj de kuraĝo kontraŭ la kruela anstataŭreĝado de Princo Johano dum la forestado de Reĝo Rikardo la Leono-Koro. En la legindoj, li ŝtelis de la riĉuloj kaj la regantoj por donaci monon al la kompatindaj, kaj batalis kune kun siaj Ĝojuloj la partianojn de la fiprinco, kiel la Ŝerifon de Notinghamo kaj Gaj’on de Gisborne. Ne vere veŝajnas, ke la legindoj okazis kiel rakontite, sed vere estis Princo Johano, kiu provis ŝteli la kronon de sia frato kaj estis subtenita de la Ŝerifo, antaŭ ilia malvenko de Reĝo Rikardo ĉe Notinghama Kastelo. Sendistinge, la rakontoj plu vivas, kaj Kapuĉa Robĉjo restas kiel simbolo de la Notinghamo, aperante sur la flago de la graflando Notinghamŝiro (angle: Nottinghamshire) kaj ankaŭ la logotipo de NEKo.

Hodiaŭ Notinghamo estas moderna kaj prospera urbo, hejmo por 330 mil loĝantoj centre, kaj pluaj 440 mil suburbe. Ĝi havas du universitatojn kun totala de 61 mil studentoj, kaj multajn artgaleriojn kaj muzeojn, gajninte en 2015 la Uneskan premion, Urbo de Literaturo. Troviĝas en la urbcentro granda butikumada areo kun multe da vendejo, kafejo, restoracioj, kaj trinkejo, kaj servas la urbon larĝa premita publik-transporta sistemo de tramoj, aŭtobusoj, kaj vagonaroj. Notinghamo ĝemeliĝas kun naŭ aliaj urboj, Gento en Belgio, Harareo en Zimbabvo, Karlsruheo en Germanio, Krasnodaro en Rusio, Ljubljano en Slovenio, Minsko en Belorusio, Ningbo en Ĉinio (kie la Universitato de Notinghamo havas plian terenon), Timiŝoaro en Rumanio, kaj Vrzeŝnio en Polio.