Pri Notinghamo

Ĉefplaco

La ĉefplaco de Notinghamo

Notinghamo (Nottingham angle) estas urbo en la regiono ‘Orientaj Mezlandoj’ en la centro de Anglio. Ĝia oficiala enloĝantaro (kio inkluzivas nur la historian kernon de la urbo) estas 289,000 homoj, kaj tiu de ĝia tuta aglomeraĵo estas 667,000. Laŭ tutaj grandecoj ĝi estas la oke plej granda urbo en Britio.

Ĝia nomo estas konata en la mondo precipe pro la legendo de Robin Hood, la popolheroo kiu ŝtelis de riĉuloj kaj transdonacis al malriĉuloj, kaj videblas pluraj monumentoj, turismaĵoj kaj referencoj pri li en la urbo.

Ni ĉiam ĝuas renkonti eksterlandajn esperantistojn, kaj tiaj vizitantoj estas ĉiam bonvenaj je viziti la urbon kaj renkonti la membrojn de tiu ĉi societo.

Se vi vizitos Notinghamon kaj volas ekkoni lokajn esperantistojn, kontaktu nin kaj ni povos organizi renkontiĝon. Bedaŭrinde ne estas nuntempe gastiguloj de Pasporta Servo en la urbo, sed se vi demandos, iu societano eble povos gastigi vin ĉe si.

Kelkaj el la plej popularaj turismaĵoj en la urbo estas:

  • La kastelo, kiu nun enhavas artogalerion kaj depost detruo kaj rekonstruo en la 17a jarcento pli ĝuste estas domego
  • The Tales of Robin Hood, ‘vivanta muzeo’ pri nia antaŭmenciita verdvesta bonŝtelemulo.
  • Ye Olde Trip to Jerusalem, laŭdire la plej malnova tradicia drinkejo kaj gastejo en Anglio (la dato sur la muro estas 1189), kiu estas konstruita en kavoj en la krutaĵoj sub la kastelo
  • City of Caves, malnova homfarita reto de kavoj kaj tuneloj sub la urbo, kun longa historio

Ĝi ankaŭ estas konata kiel bona urbo por aĉetumi pro la granda nombro de multspecaj vendejoj en ĝia malgranda kaj densa urbocentro, kaj pro ĝia vigla ‘noktovivo’, kun multaj trinkejoj kaj noktodancejoj. La urbo estas facile atingebla de multaj aliaj grandaj urboj en Britio, inkluzive Londonon, de kie estas rekta kaj rapida trajn-servo.

Estas vikipedia artikolo pri Notinghamo ĉi tie. Bonvenon!

Ye Olde Trip to Jerusalem

Ye Olde Trip to Jerusalem

The photo of Market Square was taken from here, is by Matt Buck and is licensed under a Creative Commons BY-SA 2.0 licence. The photo of Ye Olde Trip to Jerusalem was taken from here, is by Alex Turgid and is licensed under a Creative Commons BY-NC-SA 2.0 licence.

Advertisements
%d bloggers like this: